Svislando

Svislando (ankaŭ Svisio aŭ Svisujo, aŭ, kiel traduko de Schweizerische Eidgenossenschaft kaj samsignifaj alilingvaj vortoj, Svisa Konfederacio aŭ Helveta Konfederacio; historie ankaŭ Helvetio) estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. La oficialaj lingvaj nomoj estas la jenaj: Germana: Die Schweiz aŭ oficiale Schweizerische Eidgenossenschaft; Franca: Suisse aŭ oficiale Confédération Suisse; Itala: Svizzera aŭ oficiale Confederazione Svizzera; Romanĉa: Svizra aŭ oficiale Confederaziun Svizra; Latina oficiale: Confoederatio Helvetica (tio estas la deveno de la oficiala mallongigo CH). La alemana (germana lokadialekta) nomo estas Schwiiz. Svislando limas en nordo al Germanio, en oriento al Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, en sudo al Italio, kaj en okcidento al Francio. Unua svisa kernlando estiĝis en la jaro 1291 per la fondo de la tiel nomita Svisa Ĵurkomunumo, al kiu aliĝis iom post iom pliaj urboj, kaj kiu konkeris diversajn aliajn teritoriojn. La sendependeco de la Ĵurkomunumo estis unuan fojon oficiale rekonita de la imperio en 1648. La unua tutasvisa ŝtato tamen kreiĝis nur okaze de la Helveta Revolucio en 1798, kaj la hodiaŭa federacia svisa ŝtato fondiĝis en 1848.


Developed by StudentB